Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Hajdúdorog)
Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo | |
---|---|
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Hajdúdorog
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Hajdúdorog |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Hajdú-Bihar |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Nagykálló |
paroĥo | loke, tamen kiel zorganto en Újfehértó |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo estas romkatolika historia monumento ekde 1997 en urbo Hajdúdorog (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam dum la mezepoko estis tie paroĥa kirko (menciita en 1332). Ĉirkaŭ 1550 la loĝantoj kalvinaniĝis. La nun videbla kirko estis konstruita en 1859 (kune kun la orgeno. Eklezie la katolika grupo apartenis al Hajdúnánás inter 1973-1980, al Kálmánháza (1980-1990), poste al Újfehértó. En 1997 la preĝejo estis deklarita historia monumento. Lastfoje en 2002 okazis renovigaj laboroj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola en korto inter arboj. Antaŭ la kirko ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria. Meze la kvadrata turo altiĝas, la enirejo funkcias tra la turo. Sur la fasado estas granda fenestro super la enirejo. Interne la benkoj escepte estas blankaj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Aerfoto
-
Interno
-
Fresko
-
Altara bildo